Bonvenon al la Verda Juristo
Nova revuo pri juro en la internacia lingvo Esperanto

Bonvenon al nova revuo aŭ blogo en Esperanto pri juro. Ni esperas, ke ĉi tiu revuo helpos kaj instigos esperantistajn advokatojn al uzado de la internacian lingvon por kunlaborado kaj parolado pri sia fako, kaj informos esperantistojn ĝenerale pri juraj aferoj kaj aparte aferoj de internacia juro.
Kial Esperanto?
Kiel la plej sukcesa internacia lingvo, Esperanto taŭgas por internacia komunikado pri juro. La problemo pri multlingveco en internaciaj aferoj jam estas ĝisfunde pritraktita de multaj elstaraj esperantistoj. Rilate juron, Ivo Lapenna pritraktis parton de problemo:
La tuta lukto ĉirkaŭ la [uzo de diversaj oficialaj lingvoj kaj laborlingvoj en internaciaj rilatoj] malkovras la politikan gravecon de la afero. Nacio, kies lingvo estas oficiala, akiras konsiderindajn avantaĝojn kompare al nacioj, kies lingvoj ne estas oficialaj. Ĉiuj grandaj nacioj insistas pri uzo de siaj respektivaj lingvoj. Kaj kiel montras la tuta evoluo en tiu ĉi sfero ekde la jaro 1753 ĝis hodiaŭ ĉiam pli granda nombro da lingvoj akiras oficialan rangon. Tiu ĉi procezo ne povas esti haltigita. La suverena egaleco de la ŝtatoj postulas ankaŭ egalecon de lingvoj. Ĝi povas esti atingita aŭ ke oni akceptu por ĉiuj internaciaj rilatoj unu solan neŭtralan lingvon, kiel al Brita Registaro jam meze de la 18-a jarcento sugestis.
En la kazo de la Internacia Kortumo en Hago, la uzo de nur du oficialaj lingvoj kontraŭas al la principo de plena egaleco de la partioj, kiu troviĝas en la fundamentoj mem de internacia justico. Evidente, agento, konsilisto aŭ advokato, kiu pledas antaŭ la Kortumo en sia propra nacia lingvo, troviĝas en multe pli bona pozicio ol lia kolego, kiu devas pledi en fremda lingvo, eĉ se tiun lingvon li lernis dum multaj jaroj.
Nu, ni scias sufiĉe bone ke lingva problemo en internaciaj aferoj ekzistas, sed kial ni supozas ke Esperanto estas taŭga solvo? Lapenna pritraktis ankaŭ tion:
Restas, do, kiel la sola racia solvo enkonduko de neŭtrala internacia lingvo en ĉiujn internaciajn rilatojn, pri kio revis Descartes, Leibnitz, Komensky kaj aliaj pensuloj.
El milo da projektoj, nur la Internacia Lingvo iniciatita de D-ro L. L. Zamenhof en 1887, kaj konata poste laŭ la pseŭdonimo de la aŭtoro ankaŭ sub la nomo “Esperanto”, transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. En 75 jaroj de sia ekzistado ĝi evoluis ĝis tia grado, ke hodiaŭ ĝi plene taŭgas por ĉiuj internaciaj rilatoj…
Estas konata la fakto, ke kleraj personoj povas en tre mallonga tempo plene ekregi la Internacian Lingvon kaj esprimi sin en ĝi same facile kiel en sia propra gepatra. Tamen, eĉ personoj sen vasta edukiteco povas ellerni Esperanton konsiderinde pli facile ol iun ajn fremdan nacian lingvon, aŭ eĉ sian propran nacian literaturan lingvon. Eksperimentoj montris, ke personoj, kiuj finis nur elementan lernejon, post unujara lernado de Esperanto kutime skribas en ĝi pli korekte ol en sia propra nacia lingvo. Tiu ĉi fakto faras, ke oni sentas tiun lingvon kiel sian kaj ne havas la kutimajn kompleksojn de malplivaloro, aluditajn supre.
Pro sia struktura internacieco kaj pro la fakto, ke ĝi estas posedaĵo de neniu aparta nacio, la Internacia Lingvo prezentiĝas kiel politike neŭtrala solvo de la lingva problemo.
Kial jura revuo?
La espero de la kreantoj de ĉi tiu revuo estas aktivigi la laboron pri juro en Esperanto. Antaŭ multaj jaroj en la Esperanta movado troviĝis aktiva agado inter juristoj kaj diplomatoj, kun elstaraj aktivuloj kiel, ekz., la antaŭe menciita Ivo Lapenna. Lastatempe la movado iom laciĝas, inkluzive en la jura sfero. Ni esperas, ke nova blogo en Esperanto pri aparta kaj nelingva temo—ĉi-kaze juro—estos bonvena kaj utila por revigligo de la movado. Ni invitas kunlaboron de esperantistaj juristoj kaj esperas eldoni el diversaj vidpunktoj de advokatoj kaj aliaj fakuloj pri juro en la tuta mondo.

